| ============================================================================== |
| = B o n v e n o n al la I n s t r u i l o de V I M - Versio 1.7.eo.2 = |
| ============================================================================== |
| |
| Vim estas tre potenca redaktilo, kiu havas multajn komandojn, tro da ili |
| por ĉion klarigi en instruilo kiel ĉi tiu. Ĉi tiu instruilo estas |
| fasonita por priskribi sufiĉajn komandojn, por ke vi kapablu uzi Vim |
| kun sufiĉa facileco. |
| |
| La tempo bezonata por plenumi la kurson estas 25-30 minutoj, kaj dependas |
| de kiom da tempo estas uzata por eksperimenti. |
| |
| ATENTU: |
| La komandoj en la lecionoj ŝanĝos la tekston. Kopiu tiun ĉi dosieron |
| por ekzerci vin (se vi lanĉis "vimtutor", tiam estas jam kopio). |
| |
| Gravas memori, ke ĉi tiu instruilo estas organizata por instrui per |
| la uzo. Tio signifas, ke vi devas plenumi la komandojn por bone lerni |
| ilin. Se vi nur legas la tekston, vi forgesos la komandojn! |
| |
| Nun, certigu, ke la majuskla baskulo NE estas en reĝimo majuskla, |
| kaj premu la klavon j sufiĉe da fojoj por movi la kursoron, kaj por |
| ke la leciono 1.1 plenigu la ekranon. |
| |
| ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ |
| Leciono 1.1: MOVI LA KURSORON |
| |
| |
| ** Por movi la kursoron, premu la h,j,k,l klavojn kiel montrite. ** |
| ^ |
| k Konsilo: La klavo h estas la plej liva kaj movas liven. |
| < h l > La klavo l estas la plej dekstra kaj movas dekstren. |
| j La klavo j aspektas kiel malsuprena sago. |
| v |
| 1. Movu la kursoron sur la ekrano ĝis kiam vi sentas vin komforta. |
| |
| 2. Premu la klavon (j) ĝis kiam ĝi ripetas. |
| Vi nun scias, kiel moviĝi al la sekvanta leciono |
| |
| 3. Uzante la malsuprenan klavon, moviĝu al la leciono 1.2. |
| |
| RIMARKO: Se vi dubas pri tio, kion vi premis, premu <ESK> por reiri al |
| la normala reĝimo. Tiam repremu la deziratan komandon. |
| |
| RIMARKO: La klavoj de la kursoro devus ankaŭ funkcii. Sed uzante hjkl, |
| vi kapablos moviĝi pli rapide post kiam vi kutimiĝos. |
| |
| ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ |
| Leciono 1.2: ELIRI EL VIM |
| |
| |
| !! RIMARKO: Antaŭ ol plenumi iujn subajn paŝojn ajn, legu la tutan lecionon!! |
| |
| 1. Premu la klavon <ESK> (por certigi, ke vi estas en normala reĝimo). |
| |
| 2. Tajpu: :q! <Enenklavo>. |
| Tio eliras el la rekdaktilo, SEN konservi la ŝanĝojn, kiujn vi faris. |
| |
| 3. Kiam vi vidas la ŝelinviton, tajpu la komandon kiun vi uzis por eniri |
| en ĉi tiu instruilo. Tio estus: vimtutor <Enenklavo> |
| |
| 4. Se vi memoris tiujn paŝojn kaj sentas vin memfida, plenumu la paŝojn |
| 1 ĝis 3 por eliri kaj reeniri la redaktilon. |
| |
| RIMARKO: :q! <Enenklavo> eliras sen konservi la ŝanĝojn, kiujn vi faris. |
| Post kelkaj lecionoj, vi lernos kiel konservi la ŝanĝojn al dosiero. |
| |
| 5. Movu la kursoron suben ĝis la leciono 1.3. |
| |
| ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ |
| Leciono 1.3: REDAKTO DE TEKSTO - FORVIŜO |
| |
| |
| ** Premu x por forviŝi la signon sub la kursoro. ** |
| |
| 1. Movu la kursoron al la suba linio markita per --->. |
| |
| 2. Por korekti la erarojn, movu la kursoron ĝis kiam ĝi estas sur la |
| forviŝenda signo. |
| |
| 3. Premu la klavon x por forviŝi la nedeziratan signon. |
| |
| 4. Ripetu paŝojn 2 ĝis 4 ĝis kiam la frazo estas ĝusta. |
| |
| |
| ---> La boovinno saaltiss ssur laa luuno. |
| |
| 5. Post kiam la linio estas ĝusta, iru al la leciono 1.4 |
| |
| RIMARKO: Trairante la instruilon, ne provu memori, lernu per la uzo. |
| |
| |
| |
| ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ |
| Leciono 1.4: REDAKTO DE TEKSTO - ENMETO |
| |
| |
| ** Premu i por enmeti tekston. ** |
| |
| 1. Movu la kursoron al la unua suba linio markita per --->. |
| |
| 2. Por igi la unuan linion sama kiel la dua, movu la kursoron sur la unuan |
| signon post kie la teksto estas enmetenda. |
| |
| 3. Premu i kaj tajpu la bezonatajn aldonojn. |
| |
| 4. Premu <ESK> kiam la eraroj estas korektitaj por reiri al la normala |
| reĝimo. Ripetu la paŝojn 2 ĝis 4 por korekti la frazon. |
| |
| ---> Mank en ĉi linio. |
| ---> Mankas tekston en ĉi tiu linio. |
| |
| 5. Kiam vi sentas vin komforta pri enmeto de teksto, moviĝu al la |
| leciono 1.5. |
| |
| |
| |
| ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ |
| Leciono 1.5: REDAKTO DE TEKSTO - POSTALDONO |
| |
| |
| ** Premu A por postaldoni tekston. ** |
| |
| 1. Movu la kursoron al la unua suba linio markita per --->. |
| Ne gravas sur kiu signo estas la kursoro. |
| |
| 2. Premu majusklan A kaj tajpu la bezonatajn aldonojn. |
| |
| 3. Post kiam la teksto estas aldonita, premu <ESK> por reiri al la normala |
| reĝimo. |
| |
| 4. Movu la kursoron al la dua linio markita per ---> kaj ripetu la |
| paŝojn 2 kaj 3 por korekti la frazon. |
| |
| ---> Mankas teksto el ti |
| Mankas teksto el tiu linio. |
| ---> Mankas ankaŭ teks |
| Mankas ankaŭ teksto ĉi tie. |
| |
| 5 Kiam vi sentas vin komforta pri postaldono de teksto, moviĝu al la |
| leciono 1.6 |
| |
| |
| ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ |
| Leciono 1.6: REDAKTI DOSIERON |
| |
| ** Uzu :wq por konservi dosieron kaj eliri. ** |
| |
| !! RIMARKO: Antaŭ ol plenumi iun suban paŝon ajn, legu la tutan lecionon!! |
| |
| 1. Eliru el la instruilo kiel vi faris en la leciono 1.2: :q! |
| |
| 2. Ĉe la ŝelinvito, tajpu ĉi tiun komandon: vim tutor <Enenklavo> |
| 'vim' estas la komando por lanĉi la redaktilon Vim, 'tutor' estas la |
| dosiernomo de la dosiero, kiun vi volas redakti. Uzu dosieron, kiu |
| ŝanĝeblas. |
| |
| 3. Enmetu kaj forviŝu tekston, kiel vi lernis en la antaŭaj lecionoj. |
| |
| 4. Konservu la dosieron kun ŝanĝoj kaj eliru el Vim per: :wq <Enenklavo> |
| |
| 5. Relanĉu la instruilon vimtutor kaj moviĝu suben al la sekvanta resumo. |
| |
| 6. Post kiam vi legis la suprajn paŝojn, kaj komprenis ilin: faru ilin. |
| |
| |
| ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ |
| Leciono 1 RESUMO |
| |
| |
| 1. La kursoro moviĝas aŭ per la sagoklavoj, aŭ per la klavoj hjkl. |
| h (liven) j (suben) k (supren) l (dekstren) |
| |
| 2. Por lanĉi Vim el la ŝelinvito, tajpu: vim DOSIERNOMO <Enenklavo> |
| |
| 3. Por eliri el Vim, tajpu: <ESK> :q! <Enenklavo> por rezigni la ŝanĝojn |
| |
| 4. Por forviŝi la signojn ĉe la pozicio de la kursoro, tajpu: x |
| |
| 5. Por enmeti aŭ postaldoni tekston, tajpu: |
| i tajpu enmetendan tekston <ESK> |
| enmetas tekston antaŭ la kursoro |
| |
| A tajpu la postaldonendan tekston <ESK> |
| postaldonas post la kursoro |
| |
| RIMARKO: Premo de <ESK> iras al la normala reĝimo, aŭ rezignas la |
| nedeziratan aŭ parte plenumita komando. |
| |
| Nun daŭrigu al la leciono 2. |
| |
| |
| ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ |
| Leciono 2.1: KOMANDOJ DE FORVIŜO |
| |
| |
| ** Tajpu dw por forviŝi vorton. ** |
| |
| 1. Premu <ESK> por certigi, ke vi estas en normala reĝimo. |
| |
| 2. Movu la kursoron al la linio markita per --->. |
| |
| 3. Movu la kursoron al la komenco de vorto, kiu forviŝendas. |
| |
| 4. Tajpu dw por forviŝi la vorton. |
| |
| RIMARKO: La litero d aperos en la lasta linio sur la ekrano kiam vi |
| tajpas ĝin. Vim atendas ĝis kiam vi tajpas w . Se vi vidas |
| alian signon ol d vi tajpis ion mise; premu <ESK> kaj |
| rekomencu. |
| |
| ---> Estas iuj vortoj kiuj Zamenhof ne devus esti akuzativo en ĉi tiu frazo. |
| |
| 5. Ripetu paŝojn 3 kaj 4 ĝis kiam la frazo estas ĝusta kaj moviĝu al la |
| leciono 2.2. |
| |
| |
| ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ |
| Leciono 2.2: PLIAJ KOMANDOJ DE FORVIŜO |
| |
| |
| ** Tajpu d$ por forviŝi la finon de la linio. ** |
| |
| 1. Premu <ESK> por certigi, ke vi estas en normala reĝimo. |
| |
| 2. Movu la kursoron sur la suban linion markita per --->. |
| |
| 3. Movu la kursoron ĉe la fino de la ĝusta linio (POST la unua . ). |
| |
| 4. Tajpu d$ por forivŝi ĝis la fino de la linio. |
| |
| ---> Iu tajpis la finon de ĉi tiu linio dufoje. fino de ĉi tiu linio dufoje. |
| |
| |
| 5. Moviĝu al la leciono 2.3 por kompreni kio okazas. |
| |
| |
| |
| ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ |
| Leciono 2.3: PRI OPERATOROJ KAJ MOVOJ |
| |
| |
| Multaj komandoj, kiuj ŝanĝas la tekston, estas faritaj de operatoro kaj |
| movo. La formato de komando de forviŝo per la operatoro de forviŝo d |
| estas kiel sekvas: |
| |
| d movo |
| |
| Kie: |
| d - estas la operatoro de movo |
| movo - estas tio, pri kio la operatoro operacios (listigita sube) |
| |
| Mallonga listo de movoj: |
| w - ĝis la komenco de la sekvanta vorto, krom ĝia unua signo. |
| e - ĝis la fino de la nuna vorto, krom la lasta signo. |
| $ - ĝis la fino de la linio, krom la lasta signo. |
| |
| Do tajpo de 'de' forviŝos ekde la kursoro ĝis la fino de la vorto. |
| |
| RIMARKO: Premo de nur la movo en Normala reĝimo sen operatoro movos |
| la kursoron kiel specifite. |
| |
| |
| ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ |
| Leciono 2.4: UZI NOMBRON POR MOVO |
| |
| ** Tajpo de nombro antaŭ movo ripetas ĝin laŭfoje. ** |
| |
| 1. Movu la kursoron ĉe la komenco de la suba linio markita per --->. |
| |
| 2. Tajpu 2w por movi la kursoron je du vortoj antaŭen. |
| |
| 3. Tajpu 3e por movi la kursoron ĉe la fino de la tria vorto antaŭen. |
| |
| 4. Tajpu 0 (nul) por moviĝi ĉe la komenco de la linio. |
| |
| |
| 5. Ripetu paŝojn 2 ĝis 3 kun malsamaj nombroj. |
| |
| ---> Tio estas nur linio kun vortoj, kie vi povas moviĝi. |
| |
| 6. Moviĝu al la leciono 2.5. |
| |
| |
| ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ |
| Leciono 2.5: UZI NOMBRON POR FORVIŜI PLI |
| |
| |
| ** Tajpo de nombro kun operatoro ripetas ĝin laŭfoje. ** |
| |
| En la kombinaĵo de la operatoro de forviŝo, kaj movo kiel menciita |
| ĉi-supre, eblas aldoni nombron antaŭ la movo por pli forviŝi: |
| d nombro movo |
| |
| 1. Movu la kursoron ĉe la unua MAJUSKLA vorto en la linio markita per --->. |
| |
| 2. Tajpu d2w por forviŝi la du MAJUSKLAJN vortojn |
| |
| 3. Ripetu paŝojn 1 ĝis 2 per malsama nombro por forviŝi la sinsekvajn |
| MAJUSKLAJN vortojn per unu komando |
| |
| ---> Tiu AB CDE linio FGHI JK LMN OP de vortoj estas Q RS TUV purigita. |
| |
| |
| ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ |
| Leciono 2.6: OPERACII SUR LINIOJ |
| |
| |
| ** Tajpu dd por forviŝi tutan linion. ** |
| |
| Pro la ofteco de forviŝo de tuta linio, la verkisto de Vi decidis, ke |
| estus pli facile simple tajpi du d-ojn por forviŝi linion. |
| |
| 1. Movu la kursoron sur la duan linion en la suba frazo. |
| 2. Tajpu dd por forviŝi la linion. |
| 3. Nun moviĝu al la kvara linio. |
| 4. Tajpu 2dd por forviŝi du liniojn. |
| |
| ---> 1) Rozoj estas ruĝaj, |
| ---> 2) Ŝlimo estas amuza, |
| ---> 3) Violoj estas bluaj, |
| ---> 4) Mi havas aŭton, |
| ---> 5) Horloĝoj diras kioma horo estas, |
| ---> 6) Sukero estas dolĉa, |
| ---> 7) Kaj tiel vi estas. |
| |
| |
| ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ |
| Leciono 2.7: LA KOMANDO DE MALFARO |
| |
| |
| ** Premu u por malfari la lastajn komandojn, U por ripari la tutan linion. ** |
| |
| 1. Movu la kursoron ĉe la suba linio markita per ---> kaj metu ĝin sur |
| la unuan eraron. |
| 2. Tajpu x por forviŝi la unuan nedeziratan signon. |
| 3. Nun tajpu u por malfari la lastan plenumitan komandon. |
| 4. Ĉi-foje, riparu ĉiujn erarojn en la linio kaj ĝia originala stato. |
| 5. Nun tajpu majusklan U por igi la linion al ĝia antaŭa stato. |
| 6. Nun tajpu u kelkfoje por malfari la U kaj antaŭajn komandojn. |
| 7. Nun tajpu CTRL-R (premante la CTRL klavon dum vi premas R) kelkfoje |
| por refari la komandojn (malfari la malfarojn). |
| |
| ---> Koorektii la erarojn sur tiuu ĉi liniio kaj remettu illlin per malfaro. |
| |
| 8. Tiuj estas tre utilaj komandoj. Nun moviĝu al la leciono 2 RESUMO. |
| |
| |
| ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ |
| Leciono 2 RESUMO |
| |
| |
| 1. Por forviŝi ekde la kursoro ĝis la sekvanta vorto, tajpu: dw |
| 2. Por forviŝi ekde la kursoro ĝis la fino de la linio, tajpu: d$ |
| 3. Por forviŝi tutan linion, tajpu: dd |
| |
| 4. Por ripeti movon, antaŭmetu nombron: 2w |
| 5. La formato de ŝanĝa komando estas: |
| operatoro [nombro] movo |
| |
| kie: |
| operatoro - estas tio, kio farendas, kiel d por forviŝi |
| [nombro] - estas opcia nombro por ripeti la movon |
| movo - movas sur la teksto por operacii, kiel ekzemple w (vorto), |
| $ (ĝis fino de linio), ktp. |
| |
| 6. Por moviĝi al la komenco de la linio, uzu nul: 0 |
| |
| 7. Por malfari antaŭajn agojn, tajpu: u (minuskla u) |
| Por malfari ĉiujn ŝanĝojn sur la linio, tajpu: U (majuskla U) |
| Por refari la malfarojn, tajpu: CTRL-R |
| |
| |
| ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ |
| Leciono 3.1 LA KOMANDO DE METO |
| |
| |
| ** Tajpu p por meti tekston forviŝitan antaŭe post la kursoro. ** |
| |
| 1. Movu la kursoron ĉe la unua ---> suba linio. |
| |
| 2. Tajpu dd por forviŝi la linion kaj konservi ĝin ene de reĝistro de Vim. |
| |
| 3. Movu la kursoron ĉe la linio c), SUPER kie la forviŝita linio devus esti. |
| |
| 4. Tajpu p por meti la linion sub la kursoron. |
| |
| 5. Ripetu la paŝojn 2 ĝis 4 por meti ĉiujn liniojn en la ĝusta ordo. |
| |
| ---> d) Ĉu ankaŭ vi povas lerni? |
| ---> b) Violoj estas bluaj, |
| ---> c) Inteligenteco lerneblas, |
| ---> a) Rozoj estas ruĝaj, |
| |
| |
| ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ |
| Leciono 3.2 LA KOMANDO DE ANSTATAŬIGO |
| |
| |
| ** Tajpu rx por anstataŭigi la signon ĉe la kursoro per x . ** |
| |
| |
| 1. Movu la kursoron ĉe la unua suba linio markita per --->. |
| |
| 2. Movu la kursoron ĝis la unua eraro. |
| |
| 3. Tajpu r kaj la signon, kiu devus esti tie. |
| |
| 4. Ripetu paŝojn 2 kaj 3 ĝis kiam la unua linio egalas la duan. |
| |
| ---> Kiem tiu lanio estis tajpita, iu pramis la naĝuftajn klovojn! |
| ---> Kiam tiu linio estis tajpita, iu premis la neĝustajn klavojn! |
| |
| 5. Nun moviĝu al la leciono 3.3. |
| |
| Rimarko: Memoru, ke vi devus lerni per uzo, kaj ne per memorado. |
| |
| |
| ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ |
| Leciono 3.3 LA OPERATORO DE ŜANĜO |
| |
| |
| ** Por ŝanĝi ĝis la fino de la vorto, tajpu ce . ** |
| |
| 1. Movu la kursoron ĉe la unua suba linio markita per --->. |
| |
| 2. Metu la kursoron sur la d en lduzw |
| |
| 3. Tajpu ce kaj la ĝustan vorton (en tiu ĉi kazo, tajpu inio ). |
| |
| 4. Premu <ESK> kaj moviĝu al la sekvanta signo, kiu bezonas ŝanĝon. |
| |
| 5. Ripetu la paŝojn 3 kaj 4 ĝis kiam la unua frazo egalas la duan. |
| |
| ---> Tiu lduzw havas kelkajn vortojn, kiii bezas ŝanĝon per la ŝanĝooto. |
| ---> Tiu linio havas kelkajn vortojn, kiuj bezonas ŝanĝon per la ŝanĝoperatoro. |
| |
| |
| ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ |
| Leciono 3.4 PLIAJ ŜANĜOJ PER c |
| |
| |
| ** La operatoro de ŝanĝo uzeblas kun la sama movo kiel forviŝo. ** |
| |
| 1. La operatoro de ŝanĝo funkcias sammaniere kiel forviŝo. La formato estas: |
| |
| c [nombro] movo |
| |
| 2. La movoj estas samaj, kiel ekzemple w (vorto) kaj $ (fino de linio). |
| |
| 3. Moviĝu ĉe la unua suba linio markita per --->. |
| |
| 4. Movu la kursoron al la unua eraro. |
| |
| 5. Tajpu c$ kaj tajpu la reston de la linio kiel la dua kaj premu <ESK>. |
| |
| ---> La fino de ĉi tiu linio bezonas helpon por igi ĝin same kiel la dua. |
| ---> La fino de ĉi tiu linio bezonas korektojn per uzo de la komando c$ |
| |
| RIMARKO: Vi povas uzi la klavon Retropaŝo por korekti erarojn dum vi tajpas. |
| |
| |
| ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ |
| Leciono 3 RESUMO |
| |
| |
| 1. Por remeti tekston, kiun vi ĵus forviŝis, tajpu p. Tio metas la |
| forviŝitan tekston POST la kursoro (se linio estis forviŝita, ĝi |
| iros en la linion sub la kursoro). |
| |
| 2. Por anstataŭigi la signon sub la kursoro, tajpu r kaj tiam la signon |
| kion vi deziras havi tie. |
| |
| 3. La operatoro de ŝanĝo ebligas al vi ŝanĝi ekde la kursoro, ĝis kie |
| la movo iras. Ekz. tajpu ce por ŝanĝi ekde la kursoro ĝis la fino |
| de la vorto, c$ por ŝanĝi ĝis la fino de la linio. |
| |
| 4. La formato de ŝanĝo estas: |
| |
| c [nombro] movo |
| |
| Nun daŭrigu al la sekvanta leciono. |
| |
| |
| ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ |
| Leciono 4.1: POZICIO DE KURSORO KAJ STATO DE DOSIERO |
| |
| |
| ** Tajpu CTRL-G por montri vian pozicion en la dosiero kaj la dosierstaton. |
| Tajpu G por moviĝi al linio en la dosiero. ** |
| |
| RIMARKO: Legu la tutan lecionon antaŭ ol plenumi iun paŝon ajn!! |
| |
| 1. Premu la klavon Ctrl kaj premu g . Oni nomas tion CTRL-G. |
| Mesaĝo aperos ĉe la suba parto de la paĝo kun la dosiernomo kaj la |
| pozicio en la dosiero. Memoru la numeron de la linio por paŝo 3. |
| |
| RIMARKO: Vi eble vidas la pozicion de la kursoro ĉe la suba dekstra |
| angulo de la ekrano. Tio okazas kiam la agordo 'ruler' estas |
| ŝaltita (vidu :help 'ruler') |
| |
| 2. Premu G por moviĝi ĉe la subo de la dosiero. |
| Tajpu gg por moviĝi ĉe la komenco de la dosiero. |
| |
| 3. Tajpu la numeron de la linio kie vi estis kaj poste G . Tio removos |
| vin al la linio, kie vi estis kiam vi unue premis CTRL-G. |
| |
| 4. Se vi sentas vin komforta, plenumu paŝojn 1 ĝis 3. |
| |
| |
| ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ |
| Leciono 4.2 LA KOMANDO DE SERĈO |
| |
| |
| ** Tajpu / kaj poste frazon por serĉi la frazon. ** |
| |
| 1. En normala reĝimo, tajpu la / signon. Rimarku, ke ĝi kaj la kursoro |
| aperas ĉe la suba parto de la ekrano kiel por la : komando. |
| |
| 2. Nun tajpu 'errarro' <Enenklavo>. |
| Tio estas la vorto, kion vi volas serĉi. |
| |
| 3. Por serĉi la saman frazon denove, simple tajpu n . |
| Por serĉi la saman frazon denove en la retrodirekto, tajpu N . |
| |
| 4. Por serĉi frazon en la retrodirekto, uzu ? anstataŭ / . |
| |
| 5. Por reiri tien, el kie vi venis, premu CTRL-O (Premu Ctrl kaj o |
| literon o). Ripetu por pli retroiri. CTRL-I iras antaŭen. |
| |
| ---> "errarro" ne estas maniero por literumi eraro; errarro estas eraro. |
| |
| RIMARKO: Kiam la serĉo atingas la finon de la dosiero, ĝi daŭras ĉe la |
| komenco, krom se la agordo 'wrapscan' estas malŝaltita. |
| |
| |
| ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ |
| Leciono 4.3 SERĈO DE KONGRUAJ KRAMPOJ |
| |
| |
| ** Tajpu % por trovi kongruan ), ] aŭ } ** |
| |
| 1. Poziciu la kursoron sur iun (, [ aŭ { en la linio markita per --->. |
| |
| 2. Nun tajpu la % signon. |
| |
| 3. La kursoro moviĝas al la kongrua krampo. |
| |
| 4. Tajpu % por movi la kursoron al la alia kongrua krampo. |
| |
| 5. Movu la kursoron al la alia (, ), [, ], {, } kaj observu tion, |
| kion % faras. |
| |
| ---> Ĉi tiu ( estas testa linio kun (-oj, [-oj, ]-oj kaj {-oj, }-oj en ĝi. )) |
| |
| |
| ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ |
| Leciono 4.4 LA KOMANDO DE ANSTATAŭIGO |
| |
| |
| ** Tajpu :s/malnova/nova/g por anstataŭigi 'nova' per 'malnova'. ** |
| |
| 1. Movu la kursoron al la suba linio markita per --->. |
| |
| 2. Tajpu :s/laa/la <Enenklavo> . Rimarku, ke la komando ŝanĝas nur la |
| unuan okazaĵon de "laa" en la linio. |
| |
| 3. Nun tajpu :s/laa/la/g . Aldono de g opcio signifas mallokan |
| anstataŭigon en la linio. Ĝi ŝanĝas ĉiujn okazaĵojn de "laa" en la |
| linio. |
| |
| ---> laa plej bona tempo por vidi florojn estas en laa printempo. |
| |
| 4. Por ŝanĝi ĉiujn okazaĵojn de iu ĉena signo inter du linioj, |
| tajpu :#,#s/malnova/nova/g kie #,# estas la numeroj de linioj de la |
| intervalo de la linioj kie la anstataŭigo |
| okazos. |
| Tajpu :%s/malnova/nova/g por ŝanĝi ĉiujn okazaĵojn en la tuta |
| dosiero. |
| Tajpu :s/malnova/nova/gc por trovi ĉiujn okazaĵojn en la tuta |
| dosiero, kun invitilo ĉu anstataŭigi |
| aŭ ne. |
| |
| |
| ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ |
| Leciono 4 RESUMO |
| |
| 1. CTRL-G vidigas vian pozicion en la dosiero kaj la staton de la dosiero. |
| G movas la kursoron al la fino de la dosiero. |
| numero G movas la kursoron al numero de tiu linio. |
| gg movas la kursoron al la unua linio. |
| |
| 2. Tajpo de / kaj frazon serĉas la frazon antaŭen. |
| Tajpo de ? kaj frazon serĉas la frazon malantaŭen. |
| Post serĉo, tajpu n por trovi la sekvantan okazaĵon en la sama direkto aŭ |
| N por serĉi en la mala direkto. |
| CTRL-O movas vin al la antaŭaj pozicioj, CTRL-I al la novaj pozicioj. |
| |
| 3. Tajpo de % kiam la kursoro estas sur (,),[,],{ aŭ } moviĝas al ĝia |
| kongruo. |
| |
| 4. Por anstataŭigi 'nova' en la unua 'malnova' en linio :s/malnova/nova |
| Por anstataŭigi 'nova' en ĉiuj 'malnova'-oj en linio :s/malnova/nova/g |
| Por anstataŭigi frazon inter du #-aj linioj :#,#s/malnova/nova/g |
| Por anstataŭigi ĉiujn okazaĵojn en la dosiero :%s/malnova/nova/g |
| Por demandi konfirmon ĉiu-foje, aldonu 'c' :%s/malnova/nova/gc |
| |
| |
| ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ |
| Leciono 5.1 KIEL PLENUMI EKSTERAN KOMANDON |
| |
| |
| ** Tajpu :! sekvata de ekstera komando por plenumi la komandon. ** |
| |
| 1. Tajpu la konatan komandon : por pozicii la kursoron ĉe la suba parto |
| de la ekrano. Tio ebligas tajpadon de komando en komanda linio. |
| |
| 2. Nun tajpu la ! (krisigno) signon. Tio ebligas al vi plenumi iun |
| eksteran ŝelan komandon ajn. |
| |
| 3. Ekzemple, tajpu ls post ! kaj tajpu <Enenklavo>. Tio listigos la |
| enhavon de la dosierujo, same kiel se vi estis en ŝela invito. |
| Aŭ uzu :!dir se ls ne funkcias. |
| |
| RIMARKO: Eblas plenumi iun eksteran komandon ajn tiamaniere, ankaŭ kun |
| argumentoj. |
| |
| RIMARKO: Ĉiuj : komandoj devas finiĝi per tajpo de <Enenklavo> |
| Ekde nun, ni ne plu mencios tion. |
| |
| |
| ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ |
| Leciono 5.2 PLI PRI KONSERVO DE DOSIERO |
| |
| |
| ** Por konservi la faritajn ŝanĝojn en la teksto, tajpu :w DOSIERNOMO. ** |
| |
| 1. Tajpu !dir aŭ !ls por akiri liston de via dosierujo. |
| Vi jam scias, ke vi devas tajpi <Enenklavo> post tio. |
| |
| 2. Elektu dosieron, kiu ne jam ekzistas, kiel ekzemple TESTO. |
| |
| 3. Nun tajpu: :w TESTO (kie TESTO estas la elektita dosiernomo) |
| |
| 4. Tio konservas la tutan dosieron (instruilon de Vim) kun la nomo TESTO. |
| Por kontroli tion, tajpu :!dir aŭ !ls denove por vidigi vian |
| dosierujon. |
| |
| RIMARKO: Se vi volus eliri el Vim kaj restartigi ĝin denove per vim TESTO, |
| la dosiero estus precize same kiel kopio de la instruilo kiam vi |
| konservis ĝin. |
| |
| 5. Nun forviŝu la dosieron tajpante (MS-DOS): :!del TESTO |
| aŭ (UNIKSO): :!rm TESTO |
| |
| |
| ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ |
| Leciono 5.3 APARTIGI KONSERVENDAN TESTON |
| |
| |
| ** Por konservi parton de la dosiero, tajpu v movo :w DOSIERNOMO ** |
| |
| 1. Movu la kursoron al tiu linio. |
| |
| 2. Premu v kaj movu la kursoron al la kvina suba ero. Rimarku, ke la |
| teksto emfaziĝas. |
| |
| 3. Premu la : signon. Ĉe la fino de la ekrano :'<,'> aperos. |
| |
| 4. Tajpu w TESTO , kie TESTO estas dosiernomo, kiu ne jam ekzistas. |
| Kontrolu, ke vi vidas :'<,'>w TESTO antaŭ premi <Enenklavo>. |
| |
| 5. Vim konservos la apartigitajn liniojn al la dosiero TESTO. Uzu :dir |
| aŭ :!ls por vidigi ĝin. Ne forviŝu ĝin. Ni uzos ĝin en la sekvanta |
| leciono. |
| |
| RIMARKO: Premo de v komencas Viduman apartigon. Vi povas movi la kursoron |
| por pligrandigi aŭ malpligrandigi la apartigon. Tiam vi povas uzi |
| operatoron por plenumi ion kun la teksto. Ekzemple, d forviŝas |
| la tekston. |
| |
| |
| ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ |
| Leciono 5.4 AKIRI KAJ KUNFANDI DOSIEROJN |
| |
| |
| ** Por enmeti la enhavon de dosiero, tajpu :r DOSIERNOMON ** |
| |
| 1. Movu la kursoron ĵus super ĉi tiu linio. |
| |
| RIMARKO: Post plenumo de paŝo 2, vi vidos tekston el la leciono 5.3. Tiam |
| moviĝu SUBEN por vidi tiun lecionon denove. |
| |
| 2. Nun akiru vian dosieron TESTO uzante la komandon :r TESTO kie TESTO |
| estas la nomo de la dosiero, kiun vi uzis. |
| La dosiero, kion vi akiras, estas metita sub la linio de la kursoro. |
| |
| 3. Por kontroli, ĉu la dosiero akiriĝis, retromovu la kursoron kaj rimarku, |
| ke estas nun du kopioj de la leciono 5.3, la originala kaj la versio mem |
| de la dosiero. |
| |
| RIMARKO: Vi nun povas legi la eliron de ekstera komando. Ekzemple, |
| :r !ls legas la eliron de la komando ls kaj metas ĝin sub la |
| kursoron. |
| |
| |
| ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ |
| Leciono 5 RESUMO |
| |
| |
| 1. :!komando plenumas eksteran komandon. |
| |
| Iuj utilaj ekzemploj estas: |
| (MS-DOS) (UNIKSO) |
| :!dir :!ls - listigas dosierujon |
| :!del DOSIERNOMO :!rm DOSIERNOMO - forviŝas la dosieron DOSIERNOMO |
| |
| 2. :w DOSIERNOMO konservas la nunan dosieron de Vim al disko kun la |
| nomo DOSIERNOMO. |
| |
| 3. v movo :w DOSIERNOMO konservas la Viduman apartigon de linioj en |
| dosiero DOSIERNOMO. |
| |
| 4. :r DOSIERNOMO akiras la dosieron DOSIERNOMO el la disko kaj metas |
| ĝin sub la pozicion de la kursoro. |
| |
| 5. :r !dir legas la eligon de la komando dir kaj metas ĝin sub la |
| pozicion de la kursoro. |
| |
| |
| ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ |
| Leciono 6.1 LA KOMANDO DE MALFERMO |
| |
| |
| ** Tajpu o por malfermi linion sub la kursoro kaj eniri Enmetan reĝimon. ** |
| |
| 1. Movu la kursoron al la suba linio markita per --->. |
| |
| 2. Tajpu la minusklan literon o por malfermi linion SUB la kursoro kaj |
| eniri la Enmetan reĝimon. |
| |
| 3. Nun tajpu tekston kaj premu <ESK> por eliri la Enmetan reĝimon. |
| |
| ---> Post tajpo de o la kursoro moviĝas al la malfermata linio en |
| Enmeta reĝimo. |
| |
| 4. Por malfermi linion SUPER la kursoro, nur tajpu majusklan O , |
| anstataŭ minusklan o. Provu tion per la suba linio. |
| |
| ---> Malfermu linion SUPER tiu tajpante O dum la kursoro estas sur tiu linio. |
| |
| |
| ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ |
| Leciono 6.2 LA KOMANDO DE POSTALDONO |
| |
| |
| ** Tajpu a por enmeti POST la kursoro. ** |
| |
| 1. Movu la kursoron ĉe la komenco de la linio markita per --->. |
| |
| 2. Premu e ĝis kiam la kursoro estas ĉe la fino de li. |
| |
| 3. Tajpu a (minuskle) por aldoni tekston POST la kursoro. |
| |
| 4. Kompletigu la vorton same kiel la linio sub ĝi. Premu <ESK> por |
| eliri la Enmetan reĝimon. |
| |
| 5. Uzu e por moviĝi al la sekvanta nekompleta vorto kaj ripetu |
| paŝojn 3 kaj 4. |
| |
| ---> Ĉi tiu lin ebligos vin ekz vin postal tekston al linio. |
| ---> Ĉi tiu linio ebligos vin ekzerci vin postaldoni tekston al linio. |
| |
| RIMARKO: Ĉiu a, i kaj A iras al la sama Enmeta reĝimo, la nura malsamo |
| estas tie, kie la signoj estas enmetitaj. |
| |
| |
| ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ |
| Leciono 6.3 ALIA MANIERO POR ANSTATAŬIGI |
| |
| |
| ** Tajpu majusklan R por anstataŭigi pli ol unu signo. ** |
| |
| 1. Movu la kursoron al la unua suba linio markita per --->. Movu la |
| kursoron al la komenco de la unua xxx . |
| |
| 2. Nun premu R kaj tajpu la nombron sub ĝi en la dua linio, por ke ĝi |
| anstataŭigu la xxx . |
| |
| 3. Premu <ESK> por foriri la Anstataŭigan reĝimon. Rimarku, ke la cetera |
| parto de la linio restas neŝanĝata. |
| |
| 4. Ripetu la paŝojn por anstataŭigi la restantajn xxx. |
| |
| ---> Aldono de 123 al xxx donas al vi xxx. |
| ---> Aldono de 123 al 456 donas al vi 579. |
| |
| RIMARKO: Anstataŭiga reĝimo estas same kiel Enmeta reĝimo, sed ĉiu signo |
| tajpita forviŝas ekzistan signon. |
| |
| |
| ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ |
| Leciono 6.4 KOPII KAJ ALGLUI TEKSTON |
| |
| |
| ** Uzu la y operatoron por kopii tekston, kaj p por alglui ĝin ** |
| |
| |
| 1. Iru al la linio markita per ---> sube kaj poziciu la kursoron post "a)". |
| |
| 2. Komencu la Viduman reĝimon per v kaj movu la kursoron ĵus antaŭ "unua". |
| |
| 3. Tajpu y por kopii la emfazitan tekston. |
| |
| 4. Movu la kursoron ĉe la fino de la linio: j$ |
| |
| 5. Tajpu p por alglui la tekston. Tiam tajpu: a dua <ESK> . |
| |
| 6. Uzu Viduman reĝimon por apartigi " ero.", kopiu ĝin per y , moviĝu |
| ĉe la fino de la sekvanta linio per j$ kaj algluu la tekston tie |
| per p . |
| |
| ---> a) tio estas la unua ero. |
| b) |
| |
| RIMARKO: vi povas ankaŭ uzi y kiel operatoro; yw kopias unu vorton. |
| |
| |
| ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ |
| Leciono 6.5 AGORDI OPCION |
| |
| |
| ** Agordu opcion por ke serĉo aŭ anstataŭigo ignoru usklecon ** |
| |
| 1. Serĉu 'ignori' per tajpo de /ignori <Enenklavo> |
| Ripetu plurfoje premante n . |
| |
| 2. Ŝaltu la opcion 'ic' (ignori usklecon) per: :set ic |
| |
| 3. Nun serĉu 'ignori' denove premante n |
| Rimarku, ke Ignori kaj IGNORI estas nun troveblas. |
| |
| 4. Ŝaltu la opciojn 'hlsearch' kaj 'incsearch': :set hls is |
| |
| 5. Nun retajpu la serĉan komandon kaj vidu kio okazas: /ignore <Enenklavo> |
| |
| 6. Por malŝalti ignoron de uskleco: :set noic |
| |
| RIMARKO: Por forigi emfazon de kongruo, tajpu: :nohlsearch |
| RIMARKO: Se vi deziras ignori usklecon por nur unu serĉa komando, uzu \c |
| en la frazo: /ignore\c <Enenklavo> |
| |
| |
| ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ |
| Leciono 6 RESUMO |
| |
| 1. Tajpu o por malfermi linion SUB la kursoro kaj eki en Enmeta reĝimo. |
| 1. Tajpu O por malfermi linion SUPER la kursoro. |
| |
| 2. Tajpu a por enmeti tekston POST la kursoro. |
| Tajpu A por enmeti tekston post la fino de la linio. |
| |
| 3. La e komando movas la kursoron al la fino de vorto. |
| |
| 4. la y operatoro kopias tekston, p algluas ĝin. |
| |
| 5. Tajpo de majuskla R eniras la Anstataŭigan reĝimon ĝis kiam |
| <ESK> estas premita. |
| |
| 6. Tajpo de ":set xxx" ŝaltas la opcion "xxx". Iuj opcioj estas: |
| 'ic' 'ignorecase' ignori usklecon dum serĉo |
| 'is' 'incsearch' montru partan kongruon dum serĉo |
| 'hls' 'hlsearch' emfazas ĉiujn kongruajn frazojn |
| Vi povas uzi aŭ la longan, aŭ la mallongan nomon de opcio. |
| |
| 7. Antaŭaldonu "no" por malŝalti la opcion: :set noic |
| |
| |
| ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ |
| Leciono 7.1 AKIRI HELPON |
| |
| |
| ** Uzu la helpan sistemon ** |
| |
| Vim havas ampleksan helpan sistemon. Por komenciĝi, provu unu el la tiuj |
| tri: |
| - premu la klavon <HELPO> (se vi havas ĝin) |
| - premu la klavon <F1> (se vi havas ĝin) |
| - tajpu :help <Enenklavo> |
| |
| Legu la tekston en la helpfenestro por trovi kiel helpo funkcias. |
| Tajpu CTRL-W CTRL-W por salti de unu fenestro al la alia. |
| Tajpu :q <Enenklavo> por fermi la helpan fenestron. |
| |
| Vi povas trovi helpon pri io ajn aldonante argumenton al la komando |
| ":help". Provu tiujn (ne forgesu premi <Enenklavo>): |
| |
| :help w |
| :help c_CTRL-D |
| :help insert-index |
| :help user-manual |
| |
| |
| ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ |
| Leciono 7.2 KREI STARTAN SKRIPTON |
| |
| |
| ** Ebligu kapablojn de Vim ** |
| |
| Vim havas multe pli da kapabloj ol Vi, sed la plej multaj estas defaŭlte |
| malŝaltitaj. Por ekuzi la kapablojn, vi devas krei dosieron "vimrc. |
| |
| 1. Ekredaktu la dosieron "vimrc". Tio dependas de via sistemo: |
| :e ~/.vimrc por Unikso |
| :e $VIM/_vimrc por MS-Vindozo |
| |
| 2. Nun legu la enhavon de la ekzempla "vimrc" |
| :r $VIMRUNTIME/vimrc_example.vim |
| |
| 3. Konservu la dosieron per: |
| :w |
| |
| La sekvantan fojon, kiam vi lanĉas Vim, ĝi uzos sintaksan emfazon. |
| Vi povas aldoni ĉiujn viajn preferatajn agordojn al tiu dosiero "vimrc". |
| Por pli da informoj, tajpu :help vimrc-intro |
| |
| |
| ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ |
| Leciono 7.3 KOMPLETIGO |
| |
| |
| ** Kompletigo de komanda linio per CTRL-D kaj <TAB> ** |
| |
| 1. Certigu ke Vim estas en kongrua reĝimo: :set nocp |
| |
| 2. Rigardu tiujn dosierojn, kiuj ekzistas en la dosierujo: :!ls aŭ :!dir |
| |
| 3. Tajpu la komencon de komando: :e |
| |
| 4. Premu CTRL-D kaj Vim montros liston de komandoj, kiuj komencas per "e". |
| |
| 5. Premu <TAB> kaj Vim kompletigos la nomon de la komando al ":edit". |
| |
| 6. Nun aldonu spaceton kaj la komencon de ekzistanta nomo: :edit DOSI |
| |
| 7. Premu <TAB>. Vim kompletigos la nomon (se ĝi estas unika) |
| |
| RIMARKO: Kompletigo funkcias por multaj komandoj. Nur provu premi CTRL-D kaj |
| <TAB>. Estas aparte utila por :help . |
| |
| ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ |
| Leciono 7 RESUMO |
| |
| |
| 1. Tajpu :help aŭ premu <F1> aŭ <Helpo> por malfermi helpan fenestron. |
| |
| 2. Tajpu :help kmd por trovi helpon pri kmd. |
| |
| 3. Tajpu CTRL-W CTRL-W por salti al alia fenestro. |
| |
| 4. Tajpu :q to fermi la helpan fenestron. |
| |
| 5. Kreu komencan skripton vimrc por konservi viajn agordojn. |
| |
| 6. Kiam vi tajpas : komandon, premu CTRL-D por vidi ĉiujn kompleteblojn. |
| Premu <TAB> por uzi unu kompletigon. |
| |
| |
| ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ |
| |
| Tio konkludas la instruilon de Vim. Ĝi celis doni mallongan superrigardon |
| de la redaktilo Vim, nur tio kio sufiĉas por ebligi al vi facilan uzon de |
| la redaktilo. Estas nepre nekompleta, ĉar Vim havas multajn multajn pliajn |
| komandojn. Legu la manlibron: ":help user-manual". |
| |
| Tiu instruilo estis verkita de Michael C. Pierce kaj Robert K. Ware, |
| el la Koloradia Lernejo de Minejoj (Colorado School of Mines) uzante |
| ideojn provizitajn de Charles Smith el la Stata Universitato de Koloradio |
| (Colorado State University) |
| |
| Retpoŝto: bware@mines.colorado.edu. |
| |
| Modifita por Vim de Bram Moolenaar. |
| |
| Tradukita en Esperanto de Dominique Pellé, 2008-04-01 |
| Retpoŝto: dominique.pelle@gmail.com |
| Lasta ŝanĝo: 2009-02-01 |
| |
| ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ |